Himno de la Estona SSR

Eesti Nõukogude Sotsialistliku Vabariigi hümn
Ŝtata himno de la Estona SSR
“Eesti Nõukogude Sotsialistliku Vabariigi hümn”
nacia himno
lando Estona SSR
kantoteksto Johannes Semper
muziko Gustav Ernesaks
ekde 1945
ĝis 1991
vdr

La ŝtata himno de la Estona Soveta Socialista Respubliko (estone "Eesti Nõukogude Sotsialistliku Vabariigi hümn") estis la oficiala komunisma nacia himno de Estonio dum la epoko inter 1945 kaj 1991, dum kiam Estonio pro armea konkero apartenis al Sovetunio. Post kiam Estonio deklaris sian sendependecon kaj la registaro de Sovetunio agnoskis tiun suverenecon la 21-an de aŭgusto 1991, tiu komunisma himno tuj maloficialiĝis kaj anstataŭiĝis per la antaŭa nacia himno de sendependa Estonio – "Mu isamaa, mu õnn ja rõõm" ("mia patrujo, mia feliĉo kaj ĝojo")

La muzikon de la himno de la Estona SSR komponis Gustav Ernesaks, la tekston verkis Johannes Semper. Temis pri la sola himno de soveta socialista respubliko, kiu ne menciis la gvidan rolon de la "granda rusa popolo". La 21-an de julio 1956 per dekreto de la prezidio de la supera soveto de la Estona SSR oficialiĝis la sube prezentita versio de la himno. Samtempe ne la tria strofo malaperis mencio de Josif Stalin.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search